Muziko de V.Ŝainskij, teksto de A.Timofejevskij, traduko de N.Cvileneva
Konata rusa infana kanto.
Cm
Tra flaketoj brilantaj G7
Kuru preterpasantoj, Cm
Fluu akvo per forta river'! C7
Sed neniu konjektas, Fm
Kial tia mi estas - Cm G7 Cm
Tiom gaja dum pluva veter'.
Refreno:
Eble venos sorĉisto
En la helikoptero,
Esperante parolos kun mi,
Naskiĝinton gratulos
Kaj nenion postulos,
Ion dolĉan donacos al mi.
Refreno
Registraĵo de la kanto prezentita dum jubilea ĉambra koncerteto en Irkutsk la 26an de julio 2012.
Noto: kvankam originale la kanto estas en Cm, en la video ĝi estas prezentita en Hm.