Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto_de_l_laboro

Kanto de l’ laboro

MuzikoMelodio de: Du høje Arbejd
Esperanta tekstoB. Klatil
TekstoJ. J. Zapf

Teksto

Eksonu kant' pri nobla fort',
Ligita jam al homa sort',
Dum li sen homa mor';
Kaj ĉio, kion havas li
Kreiĝis el la lig' kun ĝi.
/:Glor' al Labor'!:/

Kaj kiam tra l’ arbusta bar'
Kaj tra l’ timinda praarbar'
Li rampis kun angor'.
Armilon donis por defend'
Labor' al duonbesta gent'.
/:Glor' al Labor'!:/

Por gajni panon per semad',
Li finis vivon de l’ nomad',
Pafarkon ĵetis for.
Plugilon kreis en konkord'
Li per labor' — ĉikrea fort'.
/:Glor' al Labor'!:/

Kaj dum malhela mezepok'
De Galilei sonis vok':
La mond' moviĝas for!
Ni voku: Movas sin la mond'
Nur per Labor, — la vivofont'.
/:Glor' al Labor'!:/

kanto_de_l_laboro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)