Muziko | Flandra melodio |
---|---|
Esperanta teksto | Juul KARNAS |
Kanto de la Antverpena grupo esperantista “La Rekta Vojo”.
Eksonu dum kunvena ĝoj' - la ĝoj' -
la kanto de La Rekta Voj' - la voj' -
Plengorĝe ni kunkantas ĝin,
raviga estas ĝia fin:
“La ĝoja Rekta Voj'!”
Parolas ni pri nia bal', - la bal' -
tutplena estas la pokal', - pokal' -
Dancantoj malplenigas ĝin,
je sukcesplena, bona fín'
por nia “Rekta Voj' ”!
Kasisto nia, je l' honor' - honor'
de nia grupo, kaptas for, - ja for
la monon, lia la idol'
enigas ĝin en monskatol'
de nia “Rekta Voj'!