Uzantaj iloj

Retejaj iloj

kanto_pri_elefantoj

kanto pri elefantoj

Laŭ germana kanteto: “Was müssen das für Bäume sein, wo die ..”

Teksto

Kiaj estas tiuj arboj nur,

kie grandaj elefantoj promenadas

sen iu akcidento.

Jen la arboj, tie arboj,

inter ili spacaj ŝparoj,

kie grandaj elefantoj promenadas

sen iu akcidento.

Kiaj estas tiuj lagoj nur,

kie grandaj elefantoj banadas sin

tute sen kalsonoj.

Jen la lago, tie lago,

inter ili akvofalo,

kie grandaj elefantoj banadas sin

tute sen kalsonoj.

Kiaj estas tiuj litoj nur,

kie grandaj elefantoj profunde dormas

kaj tre laŭte ronkas.

Jen lanugoj, tie lanugoj,

inter ili dikaj pugoj,

kie grandaj elefantoj profunde dormas

kaj tre laŭte ronkas.

kanto_pri_elefantoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)