Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto_pri_paco

Kanto pri paco

MuzikoD. Ŝostakoviĉ
TekstoDolmatovskij
E-tekstoR. Rabenalt
MIDIkanto_pri_paco.mid

Teksto

Flirtas flagoj de paco trimfe en vent',
ilin farbis per sang' batalintoj.
Ja renversis faŝismon impeta torent'.
Sed insiste avertas la venkintoj:
Gardu! La paco de la mond'
estas de l'sorto ne donac',
forta en ĉirkaŭmonda front'
venkos militon la pac'.

Ne rezignas faŝistoj per krima milit'
eternigi la imperiismon.
Sed jam pasas la temp' de sordida insid',
ĉiuj vojoj celas komunismon.
Tamen: La paco de la mond'
estas de l'sorto ne donac',
forta en ĉirkaŭmonda front'
venkos militon la pac'.

Sur la grenkampoj kreskas sufiĉe da pan',
laboruloj riĉecon produktas.
Povas vivi feliĉe jam ĉiu teran'
se l'homaro por paca vivo luktas.
Agu! La paco de la mond'
estas de l'sorto ne donac',
forta en ĉirkaŭmonda front'
venkos militon la pac'.

kanto_pri_paco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)