Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kantu_julian_hernandez

Kantu

Kantu estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Juliano Kantas.

MuzikoJulián Hernández
Esperanta tekstoJulián Hernández
Esperanta plenumoJulián Hernández
Tipo nova teksto

Teksto

Kantu, ke via gorĝo verku belan melodion,
por ke via spiro tiam estu pli trankvila,
por ke via vojo ne deflankiĝu.

Kantu, ke la kuseno de via vivo restu mola,
ke viaj fadenoj ĉiam plektu la feliĉon,
por ke la suno ĉiam estu nia.

Kantu por ke la virtoj ne foriru de viaj manoj,
por ke l´ silento ne ĉagrenu vian rigardon
por ke via cerbo ĉiam estu pli lumiga.

Kantu, ke la liriko de via kanto ĉiam traboru,
la dikajn murojn kiuj ĉirkaŭas la liberon
ke la mallumo ne forprenu la estontecon.
Kantu ke mia koro ĉiam aŭskultos vian esprimon,
kaj mia gitaro ĉiam kaptos vian intencon,
kaj miaj manoj ĉiam ricevos vian stelon.

Kantu, ĉar se vi ploras tiam la birdoj de la parko,
neniam kantos, nek riĉigos viajn revojn,
kaj tiam validos nek promesoj nek esperoj.

Kantu, por ke la tero ĉiam donu sian odoron,
por ke ĝi ĉiam portu fruktojn al niaj filoj,
por ke ĝi ŝirmu la sopiron de nia vivo.

Kantu, pro tio kantu.
Por ĉiam kantu.

kantu_julian_hernandez.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)