Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kara_amato_de_mi

Kara Amato de mi

MuzikoNanne KALMA
Esperanta tekstoNanne KALMA
Esperanta plenumoKajto

Teksto

Kara amato de mi, trezor' de mia kor'
Venu dum nokt', venu dum nokt', frapu je la pordo
Venu dum nokt', venu dum nokt', frapu je la pord'

Je la unua vi venu en la nokta silent'
Dormos la gepatroj dum tiu momento
Dormos la gepatroj dum tiu moment'

Je la ĉambro pordfrapu, mallaŭte kun sent'
Pensos la gepatroj: “Estas la vento”
Pensos la gepatroj: “Estas la vent'”

Frumatene avertos nin kokokriad'
Foriros vi, foriros vi, mia amato
Foriros vi, foriros vi, mia amato
Foriros vi, foriros vi, mia amat'

Eksteraj ligoj

kara_amato_de_mi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.10.2025 14:25 de giudio