Esperanta teksto | M. C. BUTLER |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala titolo | Ireland, Dear Ireland |
Originala teksto | P. J. O'REILLY |
Al kara Irlando mi pense flugas nun.
Irlanda sango naskis min, kaj sub Irlanda sun';
grizmontoj min alvokas kun forta loga tir';
pri vi, smeraldaj valoj, mi revas kun sopir'.
Rekantaĵo:
Patrolando sankta por mi,
trifoliejo ĉemara;
hela, bela tero vi,
Irlando kara!
Ĉe kara Irlando, ĉiela belangul',
muziko loĝas en la kor', kaj rido en okul';
bonvenon ĉiu trovas, amikon en mizer',
kaj amo regas ĉie sur tiu bena ter'.
Rekantaĵo
Ho kara Irlando, la hejmo de la kor'!
en mara mezo brilas vi kun Paradiza glor'.
Kun ĉiu Irlandano fervore preĝas mi,
ke ĉiel kaj por ĉiam Irlandon benu Di'.
Rekantaĵo