Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kartvela_kanto

Kartvela Kanto

Aŭtoras Bulat OKUĜAVA, e-traduko de Jefim ZAJDMAN

La akordoj staras ne laŭ ludoloko, kiu scias, bv. korekti.

Teksto

Em Am
Vitan kernon mi en varman teron printempe enfosos
D7 G H7
Kaj dorlotos la viton ĝis iĝos sukera vinber',

Em Am
Kaj amikojn kunvokos, kaj koron por ili malŝlosos,
H7 Em
Sed aliel por kio, amikoj, mi vivas sur ter'?
G Am
Kolektiĝu do, gastoj, kaj sentu Vin miaj parencoj,
D7 G H7
Diru rekte, l'ŝatataj, pri Via je mi opini'.
E Am
La ĉiela car' sendu pro l'pekoj al mi indulgencon
H7 Em
Sed aliel por kio, amikoj, mi vivas sur ter'?

Rugkolore vestita belkantos por mi mia Dali,
Nigre-blanke vestita auskultos mi sin kun tener'
Kaj guegos kapkline pro ŝia talent' najtingali,
Sed aliel por kio, amikoj, mi vivas sur ter'?

Kaj post kiam kasitajn angulojn penetros auroro
Plu kaj plu antau mi svebu pia iriza superb':
Blanka aglo kaj blua bubalo kaj truto el oro,
Sed aliel por kio, amikoj, mi vivas sur ter'?

kartvela_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)