Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kiam_knab_batalen_iris

Kiam knab' batalen iris

Muzikoslovaka popolkanto
Origina titoloKeď sa milý na vojnu bral
MIDIkiam_knab_batalen_iris.mid

Teksto

Kiam knab' batalen iris,
li al amatino diris:
Oj joj, oj joj, oj joj, mia Di'!
/:Se mi restos jarojn tri for,
ne atendu plu, mia flor'!
Oj joj, oj joj, oj joj, mia Di'! :/

Plenaj jaroj pasis tri jam,
li revenos jam neniam.
Oj joj, oj joj, oj joj, mia Di'!
/:Generoloj, ho, vi tie,
la amato estos kie?!
Oj joj, oj joj, oj joj, mia Di'!:/

Ni lin ne fordrinkis mone,
nek kartlude perdis, ho ne!
Oj joj: oj jaj, oj jaj, mia Di'!
/:Ĉe Danub' li pro libero
kuŝas sub la nigro tero.
Oj joj, oj joj, oj joj, mia Di'!:/

kiam_knab_batalen_iris.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)