Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | GEORGE DAVID WEISS, GEORGE DOUGLAS, BOB THIELE |
---|---|
Esperanta teksto | Pablo BUSTO |
Esperanta plenumo | Pablo BUSTO |
Tipo | adapto |
Originala plenumo | Nomo FAMILINOMO au( Grupo |
Originala teksto | GEORGE DAVID WEISS, GEORGE DOUGLAS, BOB THIELE |
Belas verda herb'
kaj ruĝa flor'
Kreskiĝas ili;
ĝuas la kor'.
Kaj mi pensas silente:
kiel mirinda mond'!
Sur la blua ĉiel'
la nubo blankas,
la suno benas,
la luno sanktas.
Kaj mi pensas silente:
kiel mirinda mond'!
Koloroj el naturo
videblas en ĉielark'
kaj ankaŭ sur vizaĝoj
de homoj sur la strat'
Dirante “kiel vi fartas?”
amikoj salutas sin,
sed fakte ili diras:
“Mi amas vin!”
Aŭdas mi bebojn plori
ofte sen ĉes'
Ili tre lernos, do
venos monda progres'
Kaj mi pensas silente:
kiel mirinda mond'!
Jes, mi pensas silente:
kiel mirinda mond'!