Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kio_nun_okazas_inter_ni

Kio Nun Okazas Inter Ni

Aŭtoras Oĉjo Dadaev

Teksto

Kio nun okazas inter ni -
Ĉu la amo aŭ la egoismo?
Kvazaŭ pro la skuoj de la sismo
Falas konstruata harmoni'.

Sonas kiel streĉiĝinta kord'
La distanco, kiu nin dividas.
Tiom foras ni, ke vi ne vidas,
Ke mi staras antaŭ via pord'.

Ni ne aŭdas, kion diras ni.
Kion diri, se la koroj mutas.
Sed de l' lipoj plu ni vortojn ŝutas,
Kiam kisoj helpus multe pli.

Kio nun okazos inter ni -
Ĉu la amo aŭ la egoismo?
Ŝajne, post la skuoj de la sismo
Reaperas nia harmoni'.

kio_nun_okazas_inter_ni.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)