Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
E-teksto | Eduard V. TVAROŽEK |
Origina titolo | Anča čierna |
Kantis | Qexteto Esperanto |
Anjo kara, Anjo bela,
[: mi vin amas, estu al mi do fidela. :]
Kisi volas junaj homoj
[: viajn vangojn, kiuj estas kiel pomoj. :]
Ne nur vangojn, eĉ okulojn,
[: vi per ili multajn ravis jam junulojn. :]