Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Francine Cockenpot |
---|---|
E-teksto | Nekonatulo |
Teksto | Jacqueline Debatte |
Originala titolo | Automne, sed pli kutime Colchiques dans les prés |
Kolčikoj sur herbej',
Ekfloras, ekfloras,
Kolĉikoj sur herbej',
Jam fino de l' somer'.
Refreno
:: Folio aŭtuna,
For en ventad' laŭ vic',
En rond' monotona
Faladas en vortic'. ::
2. Kaštanoj en arbar',
Fendiĝas, fendiĝas,
Kaŝtanoj en arbar',
Fendiĝas sub ŝu-par'.
3. Nubaroj en ciel',
Tiriĝas, tiriĝas,
Nubaroj en ĉiel
Tirataj de l' anĝel'.
4. Ĉi-kanto en la kor'
Murmuras, murmuras,
Ĉi-kanto en la kor
Vokadas la memor.
Refreno