Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kun_verda_stelo_en_la_manoj

Kun Verda Stelo en la Manoj

Kun Verda Stelo en la Manoj estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Juliano Kantas.

MuzikoJulián Hernández
Esperanta tekstoJulián Hernández
Esperanta plenumoJulián Hernández
Tipo nova teksto

Teksto

Mi trovis amikojn, mi trovis gefratojn,
mi trovis tiom da manoj, mi trovis samideanojn.
Mi trovis amikojn, mi trovis gefratojn,
mi trovis tiom da manoj, mi trovis samideanojn.

Amikojn, kiuj marŝas tra la sama vojo
kun verda stelo en la manoj.
Gefratojn, batalantaj por la sama celo
malfermas pordojn al la homaro.

Mi trovis amikojn, mi trovis gefratojn…

Mi trovis belegajn vortojn, ili estas kiel kolomboj,
portas mesaĝon al la homaro.
Mi trovis kiel saluti al la mondo esperante
la kompreniĝon de l´ homaro.

Refreno:

Mi trovis amikojn, mi trovis gefratojn…


Mi trovis amikojn, tiom da manoj, tiom da fratoj,
mi trovis amikojn, tiom da fratoj, tiom da amo.


Mi trovis amikojn, mi trovis gefratojn…

kun_verda_stelo_en_la_manoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)