Muziko | melodio de: Er was een oorlogsschip |
---|---|
Esperanta teksto | A. v. d. STARRE |
Tipo | adapto |
Por soprano (prefere tre juna knabino) kaj tenoro.
Ĉiun verson la soprano kantas unue, la tenoro due.
Ni kantas al publik',
Ni kantas por amuzi vin, ni kantas pro muzik'.
Ni kantas pro la kant'.
Ne estas pli kantema par' en nia tuta land'.
Ni kantas pro ĉi fest'.
Kaj forte ni konsilas vin: Aŭskultu sen [protest'.
Ni kantas pri la fin',
De l' kurso kaj gratulas ni, al kiuj sekvis ĝin.
Ni kantas pri l' sukces'.
Scivolas, ĉu kursintoj nun aliĝos, ne aŭ jes.
Ni kantas pri valor'.
De forta Esperanto-grup', vi do ne restu for!
Ni kantas kun la cel',
Ja esperantistigi vin, ne gravas do: kiel?
Ni kantis; Jen la fin'!
Nun estas via vico jam. Ni kore dankas vin!