Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_akvoturno_cxe_regensburg

La akvoturno ĉe Regensburg

MuzikoŜvaba popolkanto
E-tekstoZanoni
Origina titoloAls wir jüngst in Regensburg waren

Teksto

Vizitante Regensburgon
Ni transiĝis akvoturnon.
Ankaŭ kelka belulin'
Volis akompani nin.

Refreno:

Ŝvabaj, bavaraj knabinoj, juĥ-hajrasa,
Devas kunveturi.

Dekdujara knabineto
Kunveturis en prameto;
Pro nesci' en am-afer'
Ŝi transiĝis sen danĝer'.

Refreno

De la monto sur ĉevalo
Rajdis kun fier' al valo
Nobelino Kunigund'
Por transir' de l'akva fund'.

Refreno

Ho ŝipisto, mia kara,
Ĉu la akvo blue-klara
Estas plena de danĝer'?
Tuj ĝin diru kun sincer'!

Refreno

Al knabin' kun mirta krono
Ne minacas la malbono;
Sen ĝi — malfeliĉa sort' —
Ŝin atendas tuja mort!

Refreno

En la mezo de la fluo
Niks' alnaĝis jen kun bruo,
Kaptis je la nobelin'
Kaj surfunden tiris ŝin.

Refreno

la_akvoturno_cxe_regensburg.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)