Muziko | melodio de: Naar kommer Vaaren vel? |
---|---|
Tipo | nova teksto |
Kiam venos la printempo en la naturon?
Kiam ni, la verdstelanoj,
Esperantostel-klubanoj,
en arbaro kunvenados,
kantos, ridos, parolados,
— venos printempo,
venos printempo.
Kiam ni kunvenos en la arbaro?
Kiam laŭ la kalendaro
verda estu la arbaro
kun fagarboj ĉarmaj, helaj,
altaj kaj majestaj, belaj,
— oni kunvenos
en la arbaro.
Kiam la arboj verdiĝos?
Kiam varmo al aero,
kiam varmo al la tero
venos per la bril' de l’ suno,
(„kora varmo” per la luno)
— arboj verdiĝos,
arboj verdiĝos.
Kiam venos la varmo?
Kiam estos sur ĉielo
nuboj ne, sed blua belo,
kiam ree suno brilos,
dum alaŭdo gaje trilos,
— al la naturo
venos printempo.
Kiam venos la printempo al la homaro?
Kiam homoj ĉiulandaj
el nacioj etaj, grandaj
kiel fratoj kunvenados,
kantos, ridos, parolados,
— venos printempo,
venos printempo.
Kiam oni kunvenos kiel fratoj?
Kiam homoj en la mondo
estos granda, verda rondo
reciproke sin fidantaj,
estimantaj, komprenantaj,
— oni kunvenos
kiel gefratoj.
Kiam la homoj faros grandan rondon?
Kiam brulos paca flamo
en la kor' de pura amo,
sur homama fundamento
homoj faros en konsento
— fratan rondegon,
fratan rondegon.
Kiam venos do la paco?
Nur post granda hombuĉado,
post doloroj, vekriado.
Kiam venos post milito
novaj sento kaj spirito,
— al la homaro
venos printempo.