Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_dizertanto

La dizertanto

Muziko kaj tekstoBoris Vian
E-tekstoFranko Luin
OriginaloLe deserteur

Teksto

Al vi en registaroj mi sendas ĉi leteron,
vi prenu en konsideron
la vortojn tie ĉi.
Ricevis mi ordonon eniri la armeon,
akcepti la ideon
ke pafi estas bon’.
Mi tion ne obeos! Ne estas mi sur tero
por ies ajn konkero
nek pafo de kunhom’!
Tro longan tempon jam milito nin turmentis,
tro longe jam violentis
la homo kontraŭ hom’.

Dum miaj dudck jaroj mi vidis patrojn morti,
patrinojn nigron porti,
infanojn en la plor’.
Suferas la patrinoj, dum kelkaj sin amuzas
kaj la militon uzas
por gajno kaj profit’.

Al la militkaptitoj forprenas vi l’ animon,
forprenas memestimon,
forprenas ĉion ajn.
Se sango vin allogas, vi verŝu vian sangon.
Vi havas altan rangon,
do ĝi valoros pli.

Mi morgaŭ estos for, mi fermos mian pordon
fortranĉos mi la kordon,
kiu ligas min al vi.
Mi iros inter homoj, mi vagos tra la mondo,
mi estos vagabondo,
al ĉiuj diros mi:
“Vi uzu vian vivon! Vi uzu ĝin en paco!
Ne estas vi pajaco!
Vi estas frato, hom’!”
Al tiu kruda mondo plenplena da perforto,
mizero, sango, morto
ni diru kune: Ne!
Ni kriu kune: Ne!

la_dizertanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)