Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_fisxkaptisto

La fiŝkaptisto

Tipotraduko
Originala titoloHet loze vissertje

Teksto

Dum vintro kiam pluvas
trans la malseka voj', ja voj',
eliras fiŝkaptisto,
por fiŝi, kia ĝoj! ja ĝoj !
Kun sia pako, kun sia sako,
kun sia kano en sia mano,
kun siaj belaj, ledaj botoj,
li gaje marŝas sur la voj'.

Sed la muelistino,
ekstaris je la pord', ja pord'.
Ne iru, fiŝkapisto,
ĝis la rivera bord', ja bord',
Kun via pako, kun via sako,
kun via kano en via mano,
kun viaj belaj, ledaj botoj,
vi gaje marŝas sur la voj'.

Malbonan kion faris
mi, ĉarma junulin'? ja mi?
Kaj kial tie staris
vi haltigante min? ja vi?
Kun mia pako, kun mia sako,
kun mia kano en mia mano,
kun miaj belaj, ledaj botoj,
mi gaje marŝas sur la voj'.

Ho, vi neniel pekis,
mi ne kulpigas vin, ja vin,
sed antaŭ ol foriri,
trifoje kisu min, ja min.
Kun via pako, kun via sako,
kun via kano en via mano,
kun viaj belaj, ledaj botoj,
vi gaje marŝas sur la voj'.

la_fisxkaptisto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)