Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_fisxkaptisto_kajto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La fiŝkaptisto

Teksto

Mi estas fiŝkaptisto
Ĉasante miraklojn
En sen-ŝarĝata
Kaj luata akvo

Revante pri pli
Mi kolektis bon-kaptaĵojn
Mian boaton mi nur havos dum unu tago
Mi estas fiŝkaptisto
Ĉasante miraklojn

La amon donante sen kondiĉoj
Amikecon kun modesteco nobla
Kaj okulojn mi kaptas, stelojn en orbitoj
Kaj lumigas ilin kiel malkovritaj mondoj novaj
Kaj komprenon donante sen kondiĉoj

La belecon en kaj korpo kaj animo
La bildon dian lumante en spekuloj klaraj
La fluon de graco kiu movas sian falĉilon
Tra erikejo kaj sovaĝejoj ĝangalaj
La belecon en kaj korpo kaj animo

Mian boaton mi nur havos dum unu tago
Kaj rompiĝos ĝi verŝajne antaŭ la vespero

Ĉasante daŭre al amikeco, beleco, amo
Malfruiĝas, do mi observas la ĉielon
Mian boaton mi nur havos dum unu tago
Mi estas fiŝkaptisto
Ĉasante miraklojn

Eksteraj ligoj

la_fisxkaptisto_kajto.1594928092.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)