Uzantaj iloj

Retejaj iloj


traub_maturigas_soso_fleksigas

Traŭb’ maturiĝas, ŝoso fleksiĝas…

Origina titoloÉrik a szőlő, hajlik a vessző…
MuzikoHungara popolkanto
TradukisAntono SAMAK
MIDIerik_a_szolo.mid

Teksto

Traŭb’ maturiĝas,
vergoj fleksiĝas,
krispas jam foliar’.
Povraj du fraŭloj
plugus sur agroj
sen paner’ en la sak’!

En panosako
cepoj en paro,
sola nur amaraĵ’.
Al servutulo,
al la povrulo
por vesper’ – la manĝaĵ’!

Hungara teksto

Érik a szőlő,
hajlik a vessző,
bodor a levele.
Két szegény legény
szántani menne,
de nincsen kenyere!

Van vöröshagyma
a tarisznyában,
keserű magában,
Szolgalegénynek,
hej, a szegénynek
de kevés vacsora!

traub_maturigas_soso_fleksigas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 18.02.2025 08:56 de antono