Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | J. von EICHENDORFF |
---|---|
E-teksto | . E. MEIER |
Origina titolo | Wenn Gott will rechte Gunst erweisen |
Fonto: el Eĥo Esperantista (red. Karlo Steier)
Se Dio volas vin favori,
Li igas iri vin tra l'mond'
Por mirindaĵojn al vi montri
En sia kreitaĵa rond'.
La malviglul' en hejma domo
Ne ĝojas pro matena lum',
Lulanta la infanojn homo
Zorgadas li nur pro mastrum'.
Riveroj plaŭdas de l'montaro,
Alaŭdoj ĝojas en aer'; —
Ĉu mi ne kantu kun birdaro
Pro la de Dio bela ter'?
Kaj mi nur fidas bonan Dion,
Pro kiu konserviĝas ĝi;
Ĉu mi do zorgu, timu ion?
Pro li prosperos ankaŭ mi!