Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | Nomo FAMILINOMO |
---|---|
Muziko | Nomo FAMILINOMO |
E-teksto | Nomo FAMILINOMO |
Kantas | Nomo FAMILINOMO aŭ Grupo |
Leviĝu, proletar' de l' tero, leviĝu, sklavoj de malsat'!
La Vero tondras en kratero, sekvos finofara bat'.
La paseon plene ni forviŝos, amasoj, marŝu, kresku ni!
La mond' en fundament' sanĝiĝos, ne nul', sed ĉio estu ni!
Refreno:
Por batal', por la lasta unuiĝu nia front',
internacia estos la tuta homa mond'!
Ne estas super ni defenso, nek reĝ', nek Dio, nek patron'.
Kreantoj, ni nin savu mem do, luktu por komuna bon'!
La rabaĵon preni de l' rabisto, spiriton savi de l' karcer',
ni blovu fajron kun persisto, kaj batu ni, dum ardas fer'!
Refreno
Ni, laboristoj, ni, kampuloj, partio granda de l' labor'!
Al ni la ter' laŭ justreguloj, parazit' sin portu for!
Ja grasigos multajn nia karno, sed malaperos ĉe l' aŭror'
la korva kaj vultura svarmo, eterne brilos suna glor'!
Refreno
Refreno: