Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_kanto_de_forgxisto

La kanto de forĝisto

TekstoFrans Liekens
MuzikoFranz ANDELHOF
E-tekstoJuul KARNAS

Teksto

Forĝisto en forĝejo
Frapadis per martel’,
Dum lia bela voĉo
Flatadis al orel’.
Ĝojkantis li

Tok, tokke, tokke, tok,
Kun energi’
Klop, kloppe, kloppe, klop;
Aŭdigis vivsopir’
En kanto de la nigra vir’!

Ekaŭdis tiun kanton
En ĉarmo belknabin’!
Ekbatis ŝia koro
Rapide en la sin’!
Batadis ĝi

Tok, tokke, tokke, tok,
Pro simpati’
Klop, kloppe, kloppe, klop;
Amplene batis ĝi
Pro l’kanto de la nigra vir’!

„Forgist, kanbego kara,
min ravas via kant’.”
„Mi ĝin lernigos, se mi
De vi iĝos l’amant’.
Do kantu ni

Tok, tokke, tokke, tok,
En harmoni’
Klop, kloppe, kloppe, klop;
Kunkantu laŭ inspir’
La kanton de l’nigra vir’.”

Ŝi iĝis edzineto
De sia nigra vi’,
Infanoj multaj venis
Kun sama kantdelir’…
Kantadis pri

Tok, tokke, tokke, tok,
La famili’
Klop, kloppe, kloppe, klop.
Aŭdiĝis vivospir’
En kanto de la nigra vir’.
la_kanto_de_forgxisto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)