Teksto | Frans Liekens |
---|---|
Muziko | Franz ANDELHOF |
E-teksto | Juul KARNAS |
Forĝisto en forĝejo
Frapadis per martel’,
Dum lia bela voĉo
Flatadis al orel’.
Ĝojkantis li
Tok, tokke, tokke, tok,
Kun energi’
Klop, kloppe, kloppe, klop;
Aŭdigis vivsopir’
En kanto de la nigra vir’!
Ekaŭdis tiun kanton
En ĉarmo belknabin’!
Ekbatis ŝia koro
Rapide en la sin’!
Batadis ĝi
Tok, tokke, tokke, tok,
Pro simpati’
Klop, kloppe, kloppe, klop;
Amplene batis ĝi
Pro l’kanto de la nigra vir’!
„Forgist, kanbego kara,
min ravas via kant’.”
„Mi ĝin lernigos, se mi
De vi iĝos l’amant’.
Do kantu ni
Tok, tokke, tokke, tok,
En harmoni’
Klop, kloppe, kloppe, klop;
Kunkantu laŭ inspir’
La kanton de l’nigra vir’.”
Ŝi iĝis edzineto
De sia nigra vi’,
Infanoj multaj venis
Kun sama kantdelir’…
Kantadis pri
Tok, tokke, tokke, tok,
La famili’
Klop, kloppe, kloppe, klop.
Aŭdiĝis vivospir’
En kanto de la nigra vir’.