Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nia_lingvo_vanselow

Nia lingvo

Muzikolaŭ la germana melodio: “Strömt herbei, ihr Völkerscharen”
Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tiponova teksto

Teksto

Tra la mondaj malproksimoj
Sonas voko pli kaj pli.
Muroj, baroj, landaj limoj
Ne ekzistas kontraŭ ĝi.
Ne la glavon ĝi admonu,
Sed sur tuta nia ter'
Pacon kaj konkordon donu
Nia lingvo de l’ esper'.

Voku, lingvo de l' espero,
Plu kaj plu de kor' al kor'.
Ni vin sekvas kun fiero,
Kun fidelo kaj fervor'.
Brilu, brilu, verda stelo,
Super landoj, super mar', ;
Kaj konduku al la celo
Nin tra nokto kaj nubar'.

Dio helpu nin kaj donu,
Ke la revo iĝu ver'.
Nia kara lingvo sonu
Ĉie, ĉie sur la ter',
Por ke ĝi la korojn ligu
En kuniga harmoni'
Kaj la mondon feliĉigu
Ĝia beno pli kaj pli.

nia_lingvo_vanselow.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)