Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nordangla_frauxlino

Nordangla fraŭlino

Muzikoangla popolkanto
E-tekstoH.W. Holmes
MIDInordangla_frauxlino.mid

Teksto

Nordangla fraŭlin' en London' trovis sin,
ĝi kun ŝia natur' estis ne en akord'.
Ŝi pro granda sopir', iam ploris dum la dir':
“Mi tre volas reesti en lando de Nord'.

Refreno:

Ho, la kverko, frakseno kaj verda heder',
ili kreskas abunde en hejma la ter'.

Tre granda ĉagren' esti for de l'teren',
kie ludas amikoj dum fojno-farad'.
Sonas birdkanta tril' kaj la gaja sonoril'
La knabinoj kaj kampoj en bela florad'.

Refreno

Ĉu plaĉas al vi edziniĝi al mi?
Tion diris sinjoroj el urbo London'.
Ĝis al nordangla dom' min invitos norda hom',
mi ne jese respondos al ies propon'.

Refreno

nordangla_frauxlino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)