Muziko | Otto W. De NOBEL |
---|---|
Esperanta teksto | B. RIJPSTRA |
Tipo | traduko |
Originala titolo | Naar de nieuwe tijd |
Originala teksto | P. J. TROELSTRA |
Ni paŝas al cel', tra pluv', uragan',
Antaŭen al Nova Temp'!
Kun patro, patrino, edzin', infan',
Sur voj' al la Nova Temp'.
Bruadas tondro, torenta kaskad';
Tra nigro sonas batalkantad',
La kant' de la Nova Temp'!
Per fort' al ni baras la malamik'
La vojon al Nova Temp';
Proletajn logas per mon', artifik'
De l' voj' al la Nova Temp'.
Li igas nin velki en vivmallum',
Sed ni, suferante, ni iras al lum',
La lum' de la Nova Temp'.
Tre multaj rifuĝas for de ni,
Sur voj' al la Nova Temp';
Luktante, ho, mortis multaj de ni
Sur voj' al la Nova Temp'.
Sed ĉiam kreskadas la aroj pli,
Leviĝas dum la almarŝ' de ni,
La lum' de la Nova Temp'.
Vi iru, batitoj de fisoci',
Kun ni al la Nova Temp'!
Vi, gelaboruloj, sen patri';
Por vi tiu Nova Temp'.
Ĉi viv' similas al morta treniĝ';
Jam brilas glor' de la novtagiĝ',
La sun' de la Nova Temp'!