Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_lagobordo_lomonda

La lagobordo Lomonda

Muzikoskota popolkanto
E-tekstoAgnes B. Dean
Origina titoloLoch Lomond
MIDIla_lagobordo_lomonda.mid

Teksto

Ĉe la bela lagbordo kaj bela valar'
kie brilas la sun sur Lomondo
vespere kun mia amanto vagis mi
sur la bela lagobord' de Lomondo.

Refeno:

Per altvojo vi kaj per malalta mi
kaj unue Skotlandon mi venos
se plu mian karan neniam vidos mi
sur la bela lagobord' de Lomondo.

Ni larme disiĝis en tiu valet'
en la ombro de monto Lomondo
la belan purpuran montlandon vidis ni
kaj la brilon de la lun' sur la ondo.

Refreno

Kantadas birdar' kaj kreskadas florar'
ĉe la lago de kara memoro
sed de mia kor' la printempo restas for
kaj pleniĝas la okulo de ploro.

Refreno

la_lagobordo_lomonda.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)