Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_lasta_kanzono

La Lasta Kanzono

Teksto

Tuj ĝi falos sur sin mem
Vanta viv' pasanta sen sent'
kaj mi pensas ĝin adiaŭi nun

Trista festo, mona febr'
Finon havis ĝoj' en tenebr'
kaj la vivo ploras pro luksa pun'

Refreno

bela domo, bela ĝarden'
jen la rezulto de l'entrepren'
Miskontentaj homoj tostantaj

ĉe boteloj de frua temp'
jen la rezulto, jen fina venk'
ĉu mi daŭre restu ridanta?

Tuj ĝi falos sur sin mem
Vanta viv' pasanta sen sent'
kaj mi pensas ĝin adiaŭi nun

Trista festo, mona febr'
Finon havis ĝoj' en tenebr'
kaj la vivo ploras pro luksa pun'

Refreno

Kiam mi perdite drivas kaj
ni renkontiĝas tro
kia malplena sent'

Kiam mi sencele solas kaj
mi preskaŭ mortas per
tranĉita pojna vejn'

Kiam mi kaŝite ploras kaj
mi rememoras ke
forkuras mia temp'

savu min!

Refreno

la_lasta_kanzono.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)