Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_nigra_blato

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La nigra blato

Origina titolo: La cucaracha

Teksto

La nigra blato,
la nigra blato
jam ne povas iri plu,
ĉar gi ne povas,
ĉar al ĝi mankas
el la postaj kruroj du. (2-foje)

Al maljunulino petis
maljunul’ aferon seksan,
sed la virino respondis:
mi pri tio estas eksa.

Refreno

Oni diras ke la vento
same kiel virin' estas,
ĉar ĝi ĉiam iras tuje
kien pli da varmo nestas.

Refreno

Ie meze de l’arbaro
juna paro de amantoj,
kiam ili sin kisadis
aŭdis sonojn de fekantoj.

Refreno

la_nigra_blato.1263936236.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)