Origina titolo: La cucaracha
La nigra blato,
la nigra blato
jam ne povas iri plu,
ĉar gi ne povas,
ĉar al ĝi mankas
el la postaj kruroj du. (2-foje)
Al maljunulino petis
maljunul’ aferon seksan,
sed la virino respondis:
mi pri tio estas eksa.
Refreno
Oni diras ke la vento
same kiel virin' estas,
ĉar ĝi ĉiam iras tuje
kien pli da varmo nestas.
Refreno
Ie meze de l’arbaro
juna paro de amantoj,
kiam ili sin kisadis
aŭdis sonojn de fekantoj.
Refreno