Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_postrompiga_temp

La postrompiĝa temp'

MuzikoGijom' Armide
Esperanta tekstoGijom' Armide

Teksto

Venis la postrompiĝa temp'
La ne-plu-mezurebla temp'
Temp' de la senfina ekzil'
En reĝlando de l' senutil'

Venis la postrompiĝa temp'
Sed mi transsaltis ĉiujn remparojn
Ĉiujn barojn

Okuloj miaj sekiĝis kaj
Mi ne plu atendas vin sur la kaj'

Venis mallibereco dank'
Al la gvatado de la mank'
Iĝis kaptil' per iu truk'
La antaŭe milda littuk'

Venis mallibereco dank'
Al vi sed malplenas je rankoro
Mia koro

Okulojn miajn briligas ĝoj'
Mi ne plu atendas vin sur la voj'

Okuloj miaj sekiĝis kaj
Mi ne plu atendas vin sur la kaj'
Okulojn miajn briligas ĝoj'
Mi ne plu atendas vin sur la voj'
Okuloj miaj sekiĝis kaj … aj aj aj aj!

Eksteraj ligoj

la_postrompiga_temp.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)