Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_postulanto

La postulanto

Esperanta tekstoOdd TANGERUD
Esperanta plenumoDrama Birdo
Tipoadapto
Originala tekstoArne GARBORG

Folklora kanto pri vizito de mortinto, el la Nynorska poemo de Arne Garborg.

Kantoteksto

[Instrumenta enkonduko]

Sur lito ŝi dum nokta hor’
aŭskultas kiel vent’ kun plor’
la domon ĉirkaŭblovas.
La tempo lantas dum la ir’;
pro brulo jen, jen frida ŝir’
ne dormi Injo povas.

[Instumenta muziko]

Kuŝanta en premiga tord’
ŝi aŭdas frapon al la pord’;
ŝin atentigas tiu.
Demandas ŝi: “Ĉu estas hom’
en ĉi vetero ekster dom’?”
— Sed ne respondas iu.

[Instumenta muziko]

Irante tien fojojn tri
neniun tamen vidas ŝi.
Ŝi timas ion fian,
kaj sub kovrilo en la lit’
preĝadas buŝe sen hezit’
tri fojojn «Patro Nia»-n.

[Instumenta muziko]

Dum kuŝas ŝi je ŝvita brul’,
ĉe l’ lit’ aperas draŭga ul’.
Ĉu venis li tra l’ planko?
Li staras blanka kaj sen vort’
kaj lamas per pied’ sen fort’
ĝis ĉe la lita flanko.

[Instumenta muziko]

Potenca forto de l’ mortint’
sentigas ŝin paralizint’.
La gorĝo sufokiĝas.
Per frida man’ li palpas ŝin
ĝis ene ĉe l’premita sin’
la osto ektuŝiĝas.

[Instumenta muziko]

“La mia!” raŭke krias li,
“konsekran ŝloson rompis vi
per ŝtelo de ostero;
revenu kaj remetu ĝin;
de l’ draŭga fato savu min
al paco en la tero.”

Li malaperas; el horor’
vekiĝas ŝi kaj kun ĝemplor’
ĉe panjon sin enŝovas.
Pro ties milda komprenem’
ŝi pacon post la kora prem’
kaj dormon baldaŭ trovas.

…Kaj ekstere daŭre blovas.

[Instrumenta malenkonduko]

Eksteraj ligoj

la_postulanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 22.04.2026 16:11 de ahblair