Teksto | Martin Wiese |
---|---|
Muziko | Martin Wiese |
Kantas | Martin & la talpoj |
Ŝi naskiĝis en trankvila urbeto
Sed fuĝis al metropol'
Dum la serĉado de pli bonaj eblecoj
Kariero kaj gaja fol'
Kaj eble eĉ atendus ŝin
La fortuno de am'
Kaj la princino la princon gajnas
Finiĝas bone, jes tiel ŝajnas
Sub la lumo de gvidanta stelo
Eterne feliĉaj, en la fabelo
Kaj ŝiaj revoj fariĝis la vero
Nova vivo kaj nova nom'
Ŝi staras pinte de la kariero
Kun bona edzo kaj bela dom'
Kaj du infanoj ĉarmaj
Ludas en la ĝarden'
Kaj la princino la princon gajnas
Finiĝas bone, jes tiel ŝajnas
En la lando de lakto kaj mielo
Eterne feliĉaj, en la fabelo
Jam la miraklo estas olda refreno
Kaj ĉiu tago estas la sam'
Nun ili urĝe bezonas naĝbasenon
Ĉar la najbaro ja havas jam
Kaj pli moderna aŭto
Estus agrable, ĉu ne?
Kaj la princino la princon gajnas
Finiĝas bone, jes tiel ŝajnas
Ĉe la adreso Sepa Ĉielo
Eterne feliĉaj, en la fabelo
Nun li laboras tro multe, kaj ŝi infanvartas plej
Li estas mastro de l'garaĝo, ŝi de la kuirej'
Kaj la princino la princon gajnas
Finiĝas bone, jes tiel ŝajnas
En hejm' perfekta, kvazaŭ hotelo
Eterne feliĉaj, en la fabelo
Kaj la princino la princon gajnas
Finiĝas bone, jes tiel ŝajnas
Kun la skeletoj kaŝitaj en la kelo
Eterne feliĉaj, en la fabelo