Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_proletarioj

La proletarioj

Muzikomelodio de: Zu Mantua in Banden
Muziko2melodio de: Wij zijn de jonge garde
TekstoJoh. Most
Esperanta tekstoN. Bartelmes

Teksto

La oron kiu fosas,
Martelas en ŝtalej'?
Kulturas la kamparon
Kaj teksas en drapej'?
Kaj zorgas pri l’ riĉula sat'
Mem vivas en mizera stat'?
/: Dungitoj1), laboristoj,
La proletariar':/

Kaj kiu konsumiĝas
Dum tutaj nokt' kaj tag'?
Bonstaton, lukson kreas
Por fremdaj sen repag'?
La mondoradon movas li,
Sed rajton havas je neni'?
/: Dungitoj, laboristoj,
La proletariar'.:/

Sklavigis kiun ĉiam
Tirana, raba band'?
Oferi devis sangon
Por ili batalant'?
Popol' komprenu, estas ci,
Trompata ĉiam sen konsci'!
/: Vekiĝu, laboristoj:
Ci proletariar'! :/

Kunigu fortojn viajn
Sub nia ruĝa flag'!
Por libereco luktu
Kaj por pli bona tag'!
Despotojn pelu for el mond'!
Ke estu pac' en tera rond'!
/: Batalu! laboristoj.
Ci proletariar'! :/

Potencon vi posedas
Per unueca lig',
Firmugu do la vicojn
Por fina liberig’!
Antaŭen, kontraŭ la kanajl'!
Ne vin timigu la mitrajl'!
/: Vi venkos laboristoj,
Ci proletariar'! :/

1)
En agrikulturaj regionoj oni variu: farmistoj, laboristoj
la_proletarioj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)