Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_sxarko

La Ŝarko

La Ŝarko estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Juliano Kantas.

MuzikoJulián Hernández
Esperanta tekstoJulián Hernández
Esperanta plenumoJulián Hernández
Tipo nova teksto

Teksto

La ŝarko kreskiĝis dum la jarcento,
fortega besto de la nord´,
la ŝarko profitis la mondmilitojn,
najbaro nia de la nord´.

Ĉiutage la amasaj komunikiloj
dissendas novaĵojn pri la mort´,
la ŝarko kaŝitaj havas siajn manojn
granda minaco por la mond´.

Ŝajnas preskaŭ nekredeble
kiom da homoj, kiom da infanoj
jam ne vivas pro la fakto de la mort´. (ree)

Refreno:

Batu, batu ĝin, batu, batu ĝin,
batu, batu ĝin, batu, batu ĝin,
batu, batu ĝin, batu, batu ĝin,
Amiko.

La ŝarko ankau havas amikojn
pensas pli malpli kiel ĝi,
sekvas la saman politikon
aŭskultas kaj faras kion diras ĝi.

La ŝarko jam vidis ke la homaro,
ne sidas, ne dormas, ne obeas ĝin,
la ŝarko ne volas tion aŭskulti,
minacas, batalas kaj tiel plu.

Ŝajnas preskaŭ nekredeble…

Batu,batu ĝin, batu, batu ĝin…

la_sxarko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)