Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_trajnobsedato

La Trajnobsedato

Kantas Kajto, teksto de Marcelo REDOULEZ, muziko de Nanne KALMA.

Teksto

Kiel ĝi viglas tra la pejzaĝo,
Ĉe la maro, tra kampar', montar',
Kvazaŭ sen saĝo, kun kuraĝo,
Tiu trajneto dum la jar'.
Ĉi vagonaron, ja sen estro,
Avide sekvas per rigard',
Eta infano tra fenestro
De la vendejo kun lumard'.

Refreno:

Knabo trajneton admiris,
Al ĝi li tre sopiris.
Sed la gepatroj diris: “Ve!
Tiun ludilon? Hejme, ne!”
De tiam lin obsedas
Al trajnoj vera am'.
Sed li al pasio cedas
Kaj malfamon riskas jam.

Nun ĉirkaŭ tridek jaroj pasis.
Feliĉas lia famili'.
La fruajn revojn li forlasis
Ie, en onbro sub tili'.
Sed por lastjara naskiĝtago
Aĉetis li al sia fil'
Lokomotivon, bela ago!
Reŝprucis sentoj mil kaj mil.

Refreno

De tiam sian tutan vivon
Dediĉas li al trajnotent'.
Ĉiuj primokis ĉi naivon,
Sed li ja spitas al koment'.
Li plu neglektas la edzinon,
La filon ne akceptas plu,
Al geamikoj eĉ la finon
Anoncis li de la kuna ĝu'.

Refreno

Hobion li flegis tro multe;
Laboron kaj valoron for!
Ĉiujn kaj ĉion perdis stulte.
Restas nur trajno en la kor'.
Sola en mondo brando fluas.
Decidis li pri sia mort';
Por fuĝi kio eldetruas,
Kuŝi sur reloj nur kongruas.
Sed rapidtrajno nun malfruas.
Retrafas lin vorto de la sort'!

Refreno
la_trajnobsedato.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)