Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_translandantoj

La translandantoj

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIla_translandantoj.mid

Noto: La hodiaŭa brutisto ne plu ĉevalrajde pelas bestojn trans la kamparo. Li kolektas ilin per motorciklado kaj transportas ilin al la vendejo, aŭ per kamionoj, aŭ per aeroplanoj.

Teksto

Ho! laboras ni pelante
la bovojn trans la landon,
de la sud' al nord', laŭ ĉiu voj'
jam konas ni Kvinslandon.

Refreno:

Pasigu la bilipoton -
ne lasu ĝin staranta,
ĉar tostu ni al sano
de ĉiu translandanto.

Tra la ebenaĵ' ni rajdas
sen eĉ knabin'-kunulo,
ĉiam la inund’ aŭ malpluvec’
por povra Kvinslandulo!

Laŭmerita urbvizit’ -
jen luksa fest’ kaj ŝinko!
ofte malaperas tuta ĉek’
por manĝ’, amuz’ kaj drinko.

Sur la fora polvovoj'
turmentas nin infanoj,
eĉ akuzas nin pri ŝtelakir’
de l’ aĵoj de ruranoj.

Do hejmen vagos ni,
per rajdĉeval' heroa,
al la paca rampa bovlabor’
sur flank' de Maranoa.

la_translandantoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)