Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_vojo_zamenhof

La vojo

TekstoL.L. ZAMENHOF
MuzikoRéne DESHAYS
MuzikoLeonard HARDING
MuzikoA. J. WITTERYCK
MuzikoJordan KOLEV
MuzikoGianfranco MOLLE
MuzikoFrieso MOOLENAAR
MuzikoB. RIJPSTRA
MuzikoNOBUKUNI Hirosi
MuzikoFrank MERRICK
MuzikoRonald G. TOMBLIN

Teksto

Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
ĝi estas la voj' elektita.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco, -
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, -
Ni semas kaj semas konstante.
“Ho, ĉesu!” mokante la homoj admonas, -
“Ne ĉesu, ne ĉesu!” en kor' al ni sonas:
“Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos”.

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
Al cel' unu fojon signita!

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco, -
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.
[https://www.youtube.com/watch?v=vQHFvp0iHJc]

Tonsilaboj

 <&: Verkis L. L. Zamenhof. Komponis Jordan Kolev.> 

 < Moveme, 2,1:, [La]=E>

 (  -1:<Clavinet>; (2  * Mih /La Lado Ti TiMi /La Lado TiTi; 
 hdo /re redo Ti '1 LaTi /do o Lah; '2 dore /mi i doh;)
 (2  * hmi /falmi redo Ti dore /milre doTi LaLa;
 hdo /Ti TiLa Se LaTi '1 do doTi LaLa; '2 /La a Lah;))

 +(  -2:<Accordian>; (2  * Mih /La Lado Ti TiMi /La Lado TiTi; 
 hdo '1 /re redo Ti LaTi /do o Lah; '2 /re redo Ti LaSo /do o doh;) 
 (2  * hdo /reldo TiLa Se LaTi /dolTi LaSe LaLa; 
 hdo /Ti TiLa Se '1 LaTi /La LaSe LaLa; '2 LaSe /La a Lah;))

 +(  -3:<[ba]=Hi Bongo>(babababa /ba aba baba a /ba a ba )  *8) 

 +(  -3:<[ba]=Chinese Cymbal>(a /ba a a a /a ba a)  *8) 

 )  *5

Eksteraj ligoj

la_vojo_zamenhof.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)