Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lawrinda

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Laŭrinda

Muziko(popola)
Esperanta tekstoAntónio MARTINS-Tuválkin
Esperanta plenumo
Tipotraduko
Originala plenumoVitorino
Originala teksto(popola)

Laurinda estas sudportugalia romanco (romance novelesco; “rimance”) registrita unua-foje en 1962 en la Algarva montaro (Alferce MCQ) fare de etnografo / muzikologo Michel GIACOMETTI kaj publikigita en 1970 en kantaro Antologia da Música Regional Portuguesa - V: n.º133 (kunaŭtoro: F. Lopes GRAÇA). Ĝin popularigis folkkantisto Vitorino (kun etaj diferencoj; la jena versio lias) en sia albumo Romances, en 1981. La jenan tradukon en esperanton faris en 2011.10-12 A. MARTINS-Tuválkin.

Eblas kanti aparte la kvar rolojn — tiujn de tentviro (♂), Laŭrinda (♀), rakontisto (✎), kaj kokredzo (♉).

Teksto

♂ Ho Laŭrinda, tre aminda,
♂ ho Laŭrinda, tre aminda!
♂ Amus mi vin laŭ merito,
♂ permesu al mi tranokti
♂ ĉe l’ faltar’ de via lit’!

♀ Jes, mi volas, sinjorido!
♀ Jes, mi volas, sinjorido!
♀ Jes, ĉinokte sen prokrasto!
♀ Edzo mia, li forestos,
♀ foirumas pri brutar’…

✎ Je la horo nokto-meza,
✎ je la horo nokto-meza,
✎ jen la edzo fruveninta:
✎ Jen frapas li sur la pordon,
✎ senmoviĝas jen Laŭrinda.

︎♉ Oj!, ŝi eble malsanetas,
︎♉ oj!, ŝi eble malsanetas,
︎♉ aŭ min ŝi ne amas plu,
︎♉ aŭ mallertas pri ŝlosilo
︎♉ palpe al serura tru’…

︎♉ Kies estas la ĉevalo?
︎♉ Kies estas la ĉevalo
︎♉ nekonata ĉe la ringo?
♀ Ĝi vias, ho mia edzo,
♀ via patro sendis ĝin!

︎♉ Kies estas ĉi ĉapelo?
︎♉ Kies estas ĉi ĉapelo
︎♉ ornamita per puntaĵo?
♀ Ĝi vias, ho mia edzo,
♀ Estas jen mia donac’!

︎♉ Kies estas ĉi anhelo?
︎♉ Kies estas ĉi anhelo,
︎♉ Elsub mia lito kaŝe?
✎ Laŭrinda, tion aŭdinte,
✎ falis teren sen mispaŝ’…

︎♉ Ho Laŭrinda, ne aminda!
︎♉ Ho Laŭrinda, ne aminda!
︎♉ Indas ne la sveno kuŝe:
︎♉ Da kiom mi amis vin, ja,
︎♉ restas nun neniom plu!

︎♉ Alvenigu fratinaron,
︎♉ alvenigu fratinaron
︎♉ vian sub pali’ ĉe min.
︎♉ Por ke tiu plej aminda
︎♉ estu mia novedzin’…

lawrinda.1752257599.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 11.07.2025 18:13 de tuvalkin