Uzantaj iloj

Retejaj iloj


letero_el_kongreso

Letero el kongreso

MuzikoAmilcare Ponchielli
TekstoComelis Vreeswijk
E-tekstoFranko Luin
OriginaloBrev från kolonien

Teksto

Kara panjo, kara patro,
skribas mi el ĉi teatro,
junulara ĉefkongreso
kaj memoras vin kelkfoje pro neceso.

Loĝas kvazaŭ en prizono.
Panjo sendu pli da mono!
Al mi restas nur ĉemizo.
Ĉion kroman TEJO prenis por kotizo.

Mi tre multe amuziĝas,
sed ne ofte enlitiĝas,
ĉar la knabo supralita
ne vekiĝas nokte pro bezon’ subita.

Dormas mi dum la prelegoj.
Same faras la kolegoj,
se entute en la ejo
restas iu krom la prezidant’ de TEJO.

Mi ĵus perdis kelkajn dentojn.
Vi ne havu timajn sentojn:
mi nur falis debalkone.
Ekde nun mi povas fajfi despli bone.

Kamarado kontraŭ troloj
havas multe da piloloj,
kelkajn ruĝajn, kelkajn bluajn.
Mi preferas la pilolojn ambiguajn.

Mi ne timas la fantomojn,
ĉar ni uzas la terpomojn
por bruligo de hejmbrando.
Ĉiutage je ĝi kreskas la demando.

La domestro nun forkuris,
ĉar ni pompe inaŭguris
per artfajro pulbazaron.
L' inaŭguro disvastiĝis en arbaron.

Foje estas la kornikoj,
en la lito nur pedikoj.
La plej bona kamarado
glutis sian poŝtranĉilon post persvado.

Sekvos do operacio.
Jes, ja tio estis ĉio.
Sendas kison, ĉirkaŭbrakon.
Nun mi kuros por bruligi la barakon.

letero_el_kongreso.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)