| Aŭtoro | Hans Leip & Norbert Schultze |
|---|---|
| E-teksto 1 | S. A. Jacobsson |
| E-teksto 2 | Renato Corsetti |
| MIDI | lili_marlene.mid |
Brilis lampo hele ĉe kazerna pord',
Lumis ĝi fidele en ĉiutaga ord’.
Sur trotuaro ŝton-eben', renkontis vin mi dum promen'
Kun ĝoj' Lili Marlene,
Kun goj' Lili Marlen'.
Ni premiĝis kune, manon tenis man’,
Ŝtelis mi sublune kiseton el Nirvan'.
Kaj siblis vent' kun akra pen', sed brilis lamp’ por nia ben’.
Ni du, Lili Marlene,
Ni du, Lili Marlen'.
Vokas la gardisto; eniru, jen signal',
Ne helpas la rezisto, ĝi gvidas al fatal’,
Kun pez' mi paŝas al kusen', sub lamp’ mi restus en katen'
De vi, Lili Marlene,
De vi, Lili Marlen’.
Mi en koro ardas pro sopir’ al vi,
Reve vin rigardas kaj ĉarme ridas vi,
Tra la kuraĝa larm-reten', dum ĝis revid’ en lamp-seren',
Do ĝis, Lili Marlene,
Do ĝis, Lili Marlen'.
Ĉe la kazerno por la rendevu'
staris ĉi lanterno restanta sen detru'
nun revas mi pri la reven'
al rendevuoj sen ĉagren'
kun vi Lili' Marlen'
kun vi Lili' Marlen'.
Unu aspektis nia ombropar'
tuta urbo spektis ĉi amon sen kompar'
ĉar dum vespero kaj maten'
pludaŭris ĉiam sama scen'
kun vi Lili' Marlen'
kun vi Lili' Marlen'.
Sed trumpetisto ĉiam vokis min
eblis ne rezisto al fia disciplin'
kaj devis ĉesi la promen'
pro mia devo esti en
sen vi Lili' Marlen'
sen vi Lili' Marlen'
Vian lascivon bone konas ĝi
sed el via vivo min jam forstrekis ĝi
dum mi batalas sur posten'
ĉe la lanterno paŝas sen
sen mi Lili' Marlen'
sen mi Lili' Marlen'
El ĉi silento el ĉi tera grund'
levas min la tento al via am-inund'
se reaperos la seren'
mi pretos ree por promen'
kun vi Lili' Marlen'
kun vi Lili' Marlen'