| Esperanta teksto | Jan Van SCHOOR |
|---|---|
| Tipo | traduko |
| Originala titolo | Daar wonen Vogetkens vele |
| Originala teksto | Pol de MONT |
Loĝadas multaj birdetoj
en nesto de mia kor',
birdetoj de mia ĝojo,
birdetoj de mia dolor'!
Kantetas dum tutaj tagoj
kun ĝojokaj varm-simpati'!
Sed ĉiam nur ili prikantas,
amatinet' bela, pri vi!
Vi estas dum la tago
la ridetanta sun',
vi estas dum la nokto
la hel-lumanta lun'!
Vi estas la kara amanta,
la mondo kaj ĉio por mi!
Kaj tial birdetoj kantetas,
amatinet' bela, por vi!