Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lueneburga_erikejo

Lüneburga erikejo

TekstoH. Löns
Esperanta tekstoOskar Breddermann

Teksto

Lüneburgan erikejon
En mirege bela land'
Mi trapaŝis ĉiuloken,
Multon montris voja rand'.

Rekantaĵo:

Valeri, valera kaj juhhejrasa,
Ho karul', karulin',
Ĉar vi scias, scias ja.

Fratoj lasu glasojn tinti;
Ĉar la muskatela vin'
Acidiĝus de maluzo,
Tial ni eltrinku ĝin.

Rekantaĵo

Ruĝajn cervojn ni ekĉasu
Gaje en arbaro, dum
Niaj hundoj laŭte bojas,
Kaj pafilo krakas “bum“.

Rekantaĵo

Vi beleta, vi ĉarmega,
Kvazaŭ lakt' kaj sango, flor',
Ni anime kunligiĝu; .
Kaj nin amu kor' al kor'.

Rekantaĵo

lueneburga_erikejo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)