Teksto | H. Löns |
---|---|
Esperanta teksto | Oskar Breddermann |
Lüneburgan erikejon
En mirege bela land'
Mi trapaŝis ĉiuloken,
Multon montris voja rand'.
Rekantaĵo:
Valeri, valera kaj juhhejrasa,
Ho karul', karulin',
Ĉar vi scias, scias ja.
Fratoj lasu glasojn tinti;
Ĉar la muskatela vin'
Acidiĝus de maluzo,
Tial ni eltrinku ĝin.
Rekantaĵo
Ruĝajn cervojn ni ekĉasu
Gaje en arbaro, dum
Niaj hundoj laŭte bojas,
Kaj pafilo krakas “bum“.
Rekantaĵo
Vi beleta, vi ĉarmega,
Kvazaŭ lakt' kaj sango, flor',
Ni anime kunligiĝu; .
Kaj nin amu kor' al kor'.
Rekantaĵo