Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Kantas Kajto, teksto kaj muziko de Nanne KALMA
Tuj kiam eksonas la muziko denove ekstaziĝas la publiko
La pupoj sin prezentas, jen silente, jen temperamente
Per la magio de siaj marionetidoloj sorĉinfluiĝas la popolo
La pupoj ĝin kondukas al tranco, per impeta danco
Ne gvidate per la trupa veterano
Ne direktate per lia virtuoza mano
La kunludistoj demonstras kun certeco sian kapablecon
Kun sento de respndeco sian kompetentecon
Sole sidante malantaŭ la kurtenoj
Allogate per kreŝcenda ĝojkriad'
Rezistas la ludisto de la renoma arlekeno
La deziron sin manifesti per denova pupludad'
Post la spektakla apoteozo, post la finala grandiozo
La spektantoj tute imponite postrestas impresite
La artistoj siavice kontentigite adiaŭas kortuŝite