Uzantaj iloj

Retejaj iloj


malantaux_la_kurtenoj

Malantaŭ La Kurtenoj

TekstoNanne KALMA
MuzikoNanne KALMA
KantasKajto

Ekzistas diferenco inter la versio prezentata en la libreto de la disko “Procesio Multkolora” kaj la kantata versio surbendigita. La libreto diras “La spektantoj tute imponite postrestas impresite” kvankam la voĉo de Ankie van der Meer kantas “La spektantoj tute impresite postrestas imponite”. Tiu versio, pli racia, ankaŭ troveblas en la Kajto-Kantlibro (1995), kiu enhavas partiturojn de pluraj kantoj de la grupo. --- Ricardo Dias Almeida 07/05/2008 20:58

Teksto

Tuj kiam eksonas la muziko denove ekstaziĝas la publiko
La pupoj sin prezentas, jen silente, jen temperamente

Per la magio de siaj marionetidoloj sorĉinfluiĝas la popolo
La pupoj ĝin kondukas al tranco, per impeta danco

Ne gvidate per la trupa veterano
Ne direktate per lia virtuoza mano
La kunludistoj demonstras kun certeco sian kapablecon
Kun sento de respondeco sian kompetentecon

Sole sidante malantaŭ la kurtenoj
Allogate per kreŝcenda ĝojkriad'
Rezistas la ludisto de la renoma arlekeno
La deziron sin manifesti per denova pupludad'

Post la spektakla apoteozo, post la finala grandiozo
La spektantoj tute impresite postrestas imponite
La artistoj siavice kontentigite adiaŭas kortuŝite

malantaux_la_kurtenoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)