Uzantaj iloj

Retejaj iloj


adiaux_birdeto_mia

Adiaŭ Birdeto Mia

Kantas Kaj Tiel Plu

Teksto

Kanton galantan mi kantos
Aŭdu pri ĉi afer'
Temas pri iu knabino
De l' muelist' filin'

Refreno:

Adiaŭ birdeto mia
Mi ne forgesos vin

Ofte ŝi traktas vendiston,
Estas por ŝi plezur'
La patro ŝin admonis:
“Ne alparolu lin”

Refreno

Ha, mia patro aŭskultu
Penos vi sen sukces'
Se mi ne povas dumtage
Nokte renkontos lin

Refreno

Mi lasos vin sen heredo
Mia plejaĝulin'
Do mi kunportos la rajtojn
Rajtojn de la patrin'

Refreno

Iros mi al Barcelono
Servi al kavalir'
Kaj se l'servad' min enuas
Iros mi al Franci'

Refreno
adiaux_birdeto_mia.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)